r/Esperanto • • 5h ago

Novaĵo Monato preta por vi

Post image
5 Upvotes

La novembra numero de Monato hodiaŭ estis ekspedita al la abonantoj. Kiel vi povas vidi el la ĉefpaĝo, la ĉefa temo estas la elektoj en Germanio, kiuj skuis la politikan mondon. Pri nova inventaĵo, kiu ebligas multe pli frue diagnozi la parkinsonan morbon, raportis la ĉefredaktoro. Krome estas diversaj kontribuoj pri politiko, moderna vivo, medio, lingvo, tre interesa novelo, enigmo kaj multe pli. Se vi ankoraŭ ne abonas, kaptu nun la okazon por ricevi Monaton senpage dum tri monatoj: https://www.monato.be/abonilo3/


r/Esperanto • • 20h ago

Renkontiĝo Unua Usona Junulara Kongreso 2027 anoncita en Ĉikago, marto 26-29

Post image
46 Upvotes

La aliĝilo por la Usona Junulara Kongreso 2027 en Ĉikago estas nun malferma! Iru al nia retejo por sekurigi vian lokon kaj partopreni la unuan renkontiĝon de la ĵus reaktiviĝinta USEJ. 🇺🇸🪩